Ekzistas du primitivoj ebligantaj kolori formon: La primitivo plenigu kaj la primitivo kovru. Oni pripensu tiujn
primitivojn rilataj kun la funkcio “farboskatolo” aŭ “farbositelo” uzata en multaj bildoredaktaj softvoj. Oni plenigas
je koloro, oni povas atingi la limojn de la desegnejo. Estas du reguloj observendaj por ĝuste uzi tiujn
primitivojn:
- La krajono devas esti mallevita (ml).
- La testudo ne estu sur pikselo (rastrumero) je la sama koloro je kiu oni volas plenigi la formon (se oni
volas kolori je ruĝa, oni ne loku sin mem sur ruĝaĵo...).
Rigardu ekzemplon por klarigi la diferencon inter plenigu kaj kovru:
Figuro A.1 | Komenca situacio |
|
|
La pikselo sub la testudo estas nun je blanka koloro. La primitivo plenigu farbos ĉiun najbaran blankan
pikselon je la nuna krajona koloro. Se ekzemple oni tajpas: skolp 1 plenigu
Figuro A.2 | Per primitivo plenigu |
|
|
Revenu al la unua okazo. Se la krajona koloro estas nigra, la primitivo kovru farbas ĉiun pikselon najbaran ĝis
trovi la nunan koloron (ĉi-okaze nigra).
Figuro A.3 | Per primitivo kovru, tajpante: skolp 0 kovru |
|
|
Jen bela ekzemplo uzi primitivon plenigu:
por duonci :c
# grafiku duoncirklon je diametro :c
ripetu 180 [an :c * tan 0.5 dn 1]
an :c * tan 0.5
dn 90 an :c
fino
por ĉielarko :c
se :c<100 [haltu]
duonci :c td 180 an 20 mdn 90
ĉielarko :c-40
fino
por mov
l dn 90 an 20 mdn 90 ml
fino
por komenci
tdk ĉielarko 400 gum mdn 90 an 20 man 120 dsg l dn 90 an 20 ml
skolp 0 plenigu mov
skolp 1 plenigu mov
skolp 2 plenigu mov
skolp 3 plenigu mov
skolp 4 plenigu mov
skolp 5 plenigu mov
skolp 6 plenigu mov
fino
|